Vorto: silabo

  1. Ĉiu grupo da parolsonoj, eldirata per unu voĉellaso: Tipaj ecoj de silabo: akcenta, duonakcenta, senakcenta, fermita, malfermita, longa, mallonga.

    • cé-lo, ci-tró-no, cén-to, kra-jó-no, ru-í-no, prúj-no

    • en Esperanto estas tiom da silaboj en vorto, kiom estas da vokaloj

    • dividi vortojn en silabojn per dividstrekoj

    • Rimarko: Rigora difino de la nocio silabo postulus fakajn disvolviĝojn. Cetere ekzistas pluraj malsamaj teorioj pri ĝi. En Esperanta gramatiko oni uzas la nocion nur koncerne akcenton, sed iuj prozodiistoj uzas ĝin ankaŭ kadre de la klasika metriko aplikata al Esperanto, en kiu ĉefan rolon ludas la longeco de silaboj, kio neprigas precize difini iliajn limojn. Kalocsay faris interesajn provojn ĉi-kampe, sed liaj difinoj evoluis laŭ la tempo.

En aliaj lingvoj

    • La angla: syllable
    • La belorusa: склад (слова)
    • La ĉeĥa: slabika, sylaba
    • La franca: syllabe
    • La germana: Silbe
    • La hispana: sílaba
    • La hungara: szótag
    • La kataluna: síl·laba
    • La nederlanda: lettergreep
    • La pola: sylaba, zgłoska
    • La rusa: слог
    • La slovaka: slabika
    • La sveda: stavelse