Vorto: signo
-
Io ajn perceptebla (streko, desegnaĵo, figuro, bildo, objekto, gesto), kio elvokas en la spiriton ideon pri alia afero; ekstera distingilo.
fari signojn per la okuloj, per la lipoj
li kun rideto sur la lipoj per la okuloj interŝanĝadis kun la kolegoj signojn de interkompreniĝo
li faradis signojn per la mano, levadis la ĉapelon kaj kriadis al ili
li respondadis ŝiajn signojn per aliaj signoj, kiuj esprimadis lian absolutan nekomprenadon
la homoj prenis tion kiel bonan signon, kaj rapidis certiĝi
vidante en tiu ĉi renkonto malbonan signon, sinjorino Anneto volis jam reiri
ĉie oni vidis signojn de malĝojo
eĉ signo ne restis, kie urbo estis
kongresoj farataj sub la signo de la verda standardo
la verda stelo ĉesos esti malkuraĝa signo de silento, ĝi fariĝos signo de laboro
signo kaj atentigilo
starigu al vi gvidajn ŝtonojn, aranĝu al vi vojsignojn, atentu la vojon, laŭ kiu vi iris
memorsigno
la Vatikano preferas praan komunikilon: blankan fumsignon
-
Elemento de konvencia aro da esprimiloj uzataj por prezenti informojn; precipe litero de alfabeto, cifero, interpunkciaj signoj, la sonoj de parolo.
demandosigno
krisigno aŭ ekkria signo
egalosigno
pliosigno
la Ĥinoj laboru multajn jarojn super la lernado de sia skriba lingvo kun ĝiaj 40000 diversaj signoj
havi ankoraŭ signon de demando
-
(de nombro) Ĝia eco esti pozitiva aŭ negativa.
pozitiva aŭ plusa, negativa aŭ minusa signo de variablo , de funkcio
se la signo de kontinua funkcio ŝanĝiĝas inter a kaj b, tiu nepre nuliĝas ĉe iu punkto de intervalo ]a,b[
produto estas pozitiva, se kaj nur se la du faktoroj havas saman signon
la kartezia prisigna regulo
Rimarko: Temas kompreneble pri metafora uzo de la tipografia senco de vorto «signo», ĉar pozitiveco kaj negativeco de nombro povas esti indikitaj pere de la pluso aŭ minuso, kiu aperas en ĝia cifera prezento. Ĉar pozitiveco kaj negativeco ne estas per si mem matematikaj objektoj, oni ofte preferas paroli pri la signumo de nombro, t.e. pri la valoro, kiun alprenas ĉe ĝi la koncerna funkcio. La pli tradicia formo «signo» restas tamen uzata, precipe en kunmetaĵoj, kiel samsigna, kontraŭsigna, signoŝanĝo...
En aliaj lingvoj
- La angla: sign
- La ĉeĥa: označení, symbol, znak, znaménko, značka
- La franca: signe
- La germana: Zeichen
- La hispana: signo
- La hungara: jel
- La nederlanda: teken
- La portugala: sinal
- La rusa: знак
- La slovaka: symbol, znak, znamenie, znamienko, značka
- La turka: işaret
- La angla: sign, character
- La germana: Zeichen, Symbol
- La hungara: jel, karakter
- La nederlanda: teken, symbool
- La rusa: знак, литера
- La angla: sign
- La franca: signe (d'un nombre)
- La germana: Vorzeichen
- La hungara: előjel
- La pola: znak
- La rusa: знак