Vorto: signi
-
(transitiva) Esti signo pri, montri.
signi la vojon
lia fizionomio signis plenan senzorgecon
tia obstino kaj senkritiko signas ian nescienceman spiritostaton
-
(transitiva) Fari signon al iu, atentigi iun per signo.
mi signis al la fiakristo
ni signas la fremdajn sonojn per literoj en krampoj
ĉiu devas sur sia propra fingro signi tiujn ĉi punktojn
ili geste signis al siaj kompanianoj en la alia ŝipeto, ke ili venu kaj helpu ilin
Johano kapsignis al li adiaŭon
por la signado de numeraloj ordaj oni aldonas la finiĝon de la adjektivo
-
(transitiva) Distingigi iun aŭ ion per signo, signifi.
tiu verko signas epokon en la drama literaturo
tiu decido signas gravan paŝon en la historio de nia movado
la verdan standardon tre alte ni tenos: ĝi signas la bonon kaj belon
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: dávat znamení, označit, poskytnout, značit
- La germana: zeigen, bezeichnen
- La hungara: jelez
- La rusa: означать, обозначать, обозначить
- La slovaka: dať znamenie, označiť, značiť
- La franca: faire signe
- La hungara: jelez
- La rusa: подать знак
- La franca: être le signe de, marquer (être marquant)
- La hungara: jelöl (átv.), jelent
- La rusa: означать, обозначать, обозначить