Vorto: sigmo
-
La 18a litero de la greka alfabeto (Σ, σ, ς).
Rimarko: Troviĝas en la PIV-oj la neasimilita formo «sigma», do aliradika.
Rimarko: La plene esperantigitaj nomoj de la grekaj literoj prezentitaj en PMEG ne estas harmoniaj. En la okazo de la literoj finiĝantaj per a, la Esperanta O-finaĵo anstataŭas la liternoman finon (alfa -> alfo), dum en la aliaj okazoj la Esperanta O-finaĵo aldoniĝas al la liternoma fino (epsilon -> epsilono; mu -> muo; ksi -> ksio). Due, pluraj tiel kreitaj radikoj konfliktas kun aliaj esperantaj radikoj jam ekzistantaj en PIV (alfo, beto, gamo, kapo, roto) aŭ konfliktas en vorfarado ĉar, laŭ PMEG, oni ne uzu a-ligfinaĵon en kombinoj , tial ekzemple la PIV-a termino gamaradioj devus esti gamradioj, kiel iksradioj. Por pli da reguleco kaj eviti konfliktojn, alia eblo estas uzi la simplan esperantigitan formon sigmao. [Alano Gerardo]
En aliaj lingvoj
- La angla: sigma
- La franca: sigma
- La nederlanda: sigma
- La norvega: sigma