Vorto: sigelo
-
Signo enpremita en moligitan substancon.
a. Por certe konfirmi kaj aŭtentigi dokumenton aŭ por sankcii kaj definitivigi kontrakton.
la sigelo ne estas ankoraŭ metita
b. Por certigi la fermitecon de koverto aŭ por distingige indiki la aŭtoron.
-
(figure) Certigilo, konfirmilo.
tio metis la sigelon al lia gloro
-
(figure) Certa fermilo.
rakonti ion sub la sigelo de la sekreto
havi sigelon sur la lipoj
-
Distingilo.
sur ĉio kuŝis la sigelo de malriĉeco
tiuj detaloj portas la sigelon de la vero
En aliaj lingvoj
- La angla: seal
- La ĉeĥa: pečetní prsten, sekret, sekrét
- La franca: scellé, sceau
- La germana: Siegel
- La hispana: sello (como el de las cartas medievales)
- La hungara: pecsét
- La nederlanda: zegel
- La pola: pieczęć
- La portugala: selo, sinete
- La rusa: печать
- La slovaka: pečatný prsteň