Vorto: sidi
-
(netransitiva) Resti ie, metinte la postaĵon de la korpo sur io.
li sidas apud la tablo
sidi ĉe la pordo de sia domo
sidi sur la trono
birdo sidas sur branĉo
forte sidas, kiu Dion fidas
tri kontraŭsidantaj sinjoroj
juĝisto kun disŝovitaj brakoj, sidfleksiĝinte preskaŭ ĝis la planko
sidis turkside sur la gimnastikmatracoj
sidbankuvo
-
(netransitiva) Resti sur seĝo por konsiliĝi, diskuti aŭ juĝi.
la parlamento sidis dum la tuta nokto
mi ne sidas kun homoj malveremaj
-
(netransitiva) Resti senmova, senaga.
sidi kiel muso sub balailo
Dion fidu, sed senfare ne sidu
ŝi sidadis super la libro en la daŭro de tutaj horoj
la vortoj flugas, sed la pensoj sidas
-
(netransitiva) Restadi, estadi.
en la kandelingo sidis brulanta kandelo
vi rimarkos tri pordojn , la ŝlosilo sidas en ili
la avarulo staris, forgesinte la ŝlosilon de sia monkesto, kaj la ŝlosilo, kiel li bone sciis, sidis en tiu kesto
ordinare malgranda ĉapeto sidis ie sur ŝia kapo
la verda stelo, kiu sidas sur nia brusto
en ŝerco kaj ludo ofte sidas aludo
sidas efektive tute eksterordinara forto en tia malgranda besteto
se en kor' io sidas, vizaĝo perfidas
kiel solece sidas la urbo!
malsaĝeco forte sidas en la koro de la knabo
-
(netransitiva) Konveni, akordiĝi laŭ la vidpunkto de la ekstera beleco.
la vestoj bonege sidas
En aliaj lingvoj
- La angla: sit
- La bulgara: седя
- La ĉeĥa: sedět
- La franca: être assis
- La germana: sitzen
- La hispana: permanecer sentado
- La hungara: ül
- La indonezia: duduk
- La nederlanda: zitten
- La pola: siedzieć
- La portugala: sentar
- La rusa: сидеть
- La slovaka: sedieť, zasadať
- La franca: siéger
- La hispana: ocupar un asiento
- La hungara: ülésezik
- La rusa: заседать
- La franca: rester inactif, rester sans rien faire
- La hispana: permanecer inactivo, estar de brazos cruzados
- La hungara: ül, elvan
- La rusa: сидеть
- La franca: se trouver sur
- La hispana: encontrarse en
- La hungara: van, található
- La rusa: находиться, пребывать
- La franca: aller avec, convenir
- La hispana: convenir, estar de acuerdo
- La hungara: áll(pl. ruha), illik
- La rusa: сидеть (об одежде)