Vorto: sia

  1. Poseda adjektivo resendanta al la gramatika subjekto de la propozicio aŭ al la logika subjekto de la dependa propoziciparto en samaj okazoj kaj laŭ samaj reguloj, kiel la pronomo si.

    • timulo timas eĉ sian propran ombron

    • la patro amas siajn infanojn

    • ĉia besto zorgas pri sia nesto

    • el ĉiuj siaj fratoj li estas la malplej saĝa

    • li kaj lia fratino ne povis kaŝi sian ĝojon

    • ludi per sia violono estas lia plej alta plezuro

    • tiuj konsideroj igis lin eldoni sian pazigrafian provon

    • ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn

    • li vidis sian fratinon ludantan per sia (de la fratino) pupo

    • li ekvidis anĝelon starantan sur la vojo kun glavo en sia mano

    • ni ne hezitos nomi lin la plej bona el siaj gefratoj

    • rigardadi Esperanton nur de ĝia flanko praktika kaj uzadi ĝin nur por sia utilo

  2. Kvalifika adjektivo samsignifa kiel propra.

    • al ĉiu la sia

    • sia estas pli kara ol la najbara

    • ĉio sia estas plej ĉarma ( vosto, nesto )

    • la amo al sia patrino estas natura

    • metu ĉion en sian lokon

    • por ĉiu afero estas sia tempo kaj maniero

    • Rimarko: Pri la uzado de si kaj sia, vidu la raporton oficialan de W. Lippmann al la Edinburga kongreso (1926).

    • Rimarko: En la esprimo siatempe, la pronomo sia, preskaŭ tute perdinte sian originan signifon, ricevas jen la sencon de konvena, ĝusta, taŭga: tiam mi donos al via lando pluvon siatempe; zu seiner Zeit aikanaan, aikoinaan en son temps annak idején, a maga idejében своевременно, в своё время siatempe estas dirate al Izrael, kion faras Dio; jen simple la sencon de antaŭa, pasinta, tiu (Ev.): la grandan miron, kun kiu mi rigardis siatempe (tiutempe, tiam) tiujn heroojn; mi volis siatempe (tiam) proponi komunan regulon; per poŝta karto mi siatempe (tiam) respondis al vi je via letero. La regulaj sia-kunmetoj koncernas nur la trian personon (miaflanke, viaflanke, siaflanke).

En aliaj lingvoj

    • La angla: his own, her own, its own, one's own, their own
    • La belorusa: свой
    • La ĉeĥa: svůj, svůj
    • La finna: -nsa, -nsä
    • La franca: son, sa, ses (propre)
    • La germana: sein
    • La hispana: su
    • La hungara: saját
    • La rusa: свой
    • La slovaka: privlast. zámeno svoj
    • La finna: oma(nsa), -nsa, -nsä