Vorto: si
-
Resenda pronomo de la tria persono, uzata kiam ĝi rilatas al la subjekto de la propozicio atentante tamen, ke, en dependaj partoj de propozicio ne havantaj gramatikan subjekton, oni devas konsideri kiel subjekton ne la gramatikan subjekton de la dependiga propozicio, sed la logikan subjekton de la dependa parto.
la refleksivaj pronomoj (serio »si/sia”) rilatas nur la 3-an personon kaj resendas al la plej proksima subjekto, aŭ singulara aŭ plurala
li ne sufiĉe zorgas pri si mem
ŝi lavas sin
li sentas sin malfeliĉa
kvinope ili sin ĵetis sur min
li ordonis al la servisto rapide vesti sin (la serviston)
mi konas kelkajn homojn nur por si malavarajn
ŝi proponis al li la sidlokon apud si
singarda
Rimarko: La akuzativa sin estas ofte uzata kiel prefikso samsignifa kiel mem: sindefendo, sinregado, singarda, sindona, sintrotakseco. La sin-kunmetoj (sinmortiga, sinfida) pli kaj pli ekradikis anstataŭ la originaj mem-kunmetoj (memmortiga, memfida). Nome, oni sentis la bezonon distingi inter la aktiva kaj pasiva formoj de "mem". La ĝusta formo estus propre "si" (*simortigo*, *sifido*); sed sendube la sin-formo estas pli belsona en kunmetoj kaj ankaŭ pli klara. Cetere, "sin" en tiu ĉi funkcio tute perdis sian originan sencon kaj akiris la sencon de aktiva "mem". En tia okazo sin perdas ĉian ligitecon kun la tria persono: (mia sinfido, via sindonemo estas senfina).
En aliaj lingvoj
- La angla: himself, herself, itself, oneself, themselves
- La belorusa: сабе, сябе
- La ĉeĥa: zvr. zájmeno "se"
- La finna: (3. pers. refleksiivipronomini)itse(nsä)
- La franca: se, s', soi
- La germana: sich
- La hispana: uno mismo, sí mismo, se
- La hungara: maga
- La nederlanda: zich
- La rusa: себе, себя
- La slovaka: zvratné zámeno "si"
- Volapuko: -ok