Vorto: sezono

  1. Parto de la jaro karakterizata per sia vetero, naturaj kondiĉoj, homaj okupoj.

    • a. En mezvarmaj landoj ĉiu el la kvar partoj de jaro kun tipa temperaturo, nome printempo (varmiĝo), somero (varmo), aŭtuno (malvarmiĝo), vintro (malvarmo).

      • oni havis ekstersezonan someron en tiu ĉi jaro

    • b. En tropikaj landoj ĉiu parto de jaro kun tipa sekeco, nome pluvsezono (malseka), seka sezono (seka).

    • c. Jarparto speciale taŭga por ia faro.

      • la fiŝsezono proksimiĝis

      • bansezono

      • por ĉio estas sezono

  2. Vico de filmoj laŭplane kaj regule publikigitaj kiel parto de serio.

    • jen nova antaŭrigardo al la debuta epizodo el la kvina sezono de «Lost»

    • kun 10 sezonoj kaj 214 epizodoj, «Stargate SG-1» estas la plej longa sciencfikcia televidserio

En aliaj lingvoj

    • La angla: season
    • La ĉeĥa: roční období, sezóna
    • La franca: saison
    • La indonezia: musim
    • La nederlanda: seizoen, jaargetijde
    • La pola: sezon
    • La rumana: sezon
    • La slovaka: ročné obdobie, sezóna
    • La turka: mevsim
        • a. La belorusa: пара году
        •     La ĉeĥa: roční doba
        •     La germana: Jahreszeit
        •     La greka: εποχή
        •     La hispana: estación (del año)
        •     La hungara: évszak
        •     La kataluna: estació (de l'any)
        •     La pola: pora roku
        •     La rumana: anotimp
        •     La rusa: время года
        • b. La belorusa: сэзон
        •     La germana: Saison
        •     La hungara: idény, szezon
        •     La rusa: сезон, пора (чего-л.)