Vorto: severa
-
Ne toleranta forflankiĝon de regulo kaj senindulge punanta pro tia forflankiĝo.
severa sed justa instruisto
severa disciplino
-
Akre malmilda; malfacile eltenebla; suferiga.
severa leĝo, regulo
severa unueco estas nepra kondiĉo de interkompreniĝo
severe precizigi la signifon
se ni deziras paroli severe regule
severa vintro, klimato, vetero, batalo
la senlaboreco fariĝas ankoraŭ pli severa
En aliaj lingvoj
- La angla: severe, harsh, rigid, strict
- La belorusa: строгі, суворы
- La ĉeĥa: přísný
- La franca: sévère
- La germana: streng
- La hungara: szigorú, kérlelhetetlen
- La nederlanda: streng
- La rusa: строгий, суровый
- La slovaka: prísny