Vorto: servo

  1. Tasko plenumita por iu, sub kies dispono oni estas.

    • li faris eminentajn servojn al la regno

  2. Tasko kompleze plenumita por ies profito.

    • akceptante starigi la raporton, vi faros al la societo grandan servon

    • servo postulas reservon

  3. Konstanta funkcio, kiun ordinare plenumas sekcio de entrepreno aŭ administro.

    • la sekcio de interesoj de Kubo en Usono anoncis la haltigon de siaj konsulejaj servoj

  4. Utileco por io.

    • meti sian talenton en la servon de la lando

En aliaj lingvoj

    • Ido: servo
    • La angla: service
    • La belorusa: служба
    • La ĉeĥa: služba
    • La franca: service
    • La germana: Dienst
    • La hispana: servicio
    • La hungara: szolgálat
    • La itala: servizio
    • La nederlanda: dienst
    • La okcidentfrisa: tsjinst
    • La rusa: служба
    • La slovaka: služba