Vorto: servi
-
Plenumi difinitan laboron aŭ taskon por profito aŭ utilo kaj sub dispono de iu.
servi iun, al iu
sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas
al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas
-
Kompleze havigi utilon al iu.
en tia okazo li multe servis al mi
tiuj servas partion, la aliaj volas servigi partion al si
-
Esti utila por iu aŭ io.
karbo servas por ardaĵo, ligno por fajro
akvo kaj pano servas al sano
por kio servas mia laboro?
por kio servas mono en la mano de malsaĝulo?
servigi Esperanton al la paco
-
Esti uzata por io.
aliaj pecoj servis kiel okulvitroj
-
serviri
En aliaj lingvoj
- Ido: servar
- La angla: serve
- La belorusa: служыць
- La ĉeĥa: poskytovat službu, sloužit
- La franca: servir
- La germana: dienen
- La hispana: servir
- La hungara: szolgál
- La itala: servire
- La nederlanda: dienen
- La okcidentfrisa: tsjinje
- La rusa: служить
- La slovaka: prisluhovať, slúžiť