Vorto: serpento

  1. Iu el serpentoj, senpieda rampulo kun tre longa cilindroforma korpo tegita de skvamoj.

    • vi varmigos serpenton, ĝi al vi enpikos la denton

    • turniĝadi kiel serpento

    • dorloti serpenton sur sia brusto

    • ĝi mordas kiel serpento kaj pikas kiel vipuro

    • maraj serpentoj

    • ŝi surpaŝis per piedo sur la serpenton, — la serpento eksiblis kaj forrampis

    • la relvojo zigzagis kiel nigra serpento tra la intermontaĵo

  2. La tentanta demono.

    • la virino diris: la serpento tromplogis min, kaj mi manĝis

    • la rampaĵoj de tentoj kaj la serpentoj de pasioj

  3. (figure) Iu a io, venenige aŭ damaĝe efikanta, precipe per insidaj vortoj, sur la homan animon.

    • tiuj ĉi vortoj estis serpentoj, kiuj volvekovris Martan de la kapo ĝis la piedoj kaj enpuŝis siajn pikilojn en ĉiujn punktojn de ŝia korpo

    • ho, nobla mia filo: la serpento, de kies mordo mortis via patro, nun portas lian kronon

    • Stella, vi estis do la serpento en mia edzeca paradizo kiu elpensis malhonoran historion pri mi

En aliaj lingvoj

    • La angla: serpent, snake
    • La belorusa: зьмяя
    • La ĉeĥa: basový cink, serpent
    • La franca: serpent
    • La germana: Schlange
    • La hispana: serpiente
    • La hungara: kígyó
    • La indonezia: ular
    • La itala: serpente
    • La kataluna: serp
    • La nederlanda: serpent
    • La rusa: змея
    • La slovaka: serpent
    • La sveda: orm
    • La turka: yılan
    • La belorusa: зьмей
    • La rusa: змей