Vorto: serpenta

  1. Rilata al serpento; havanta tipan econ de serpento.

    • serpentaj kaj lacertaj haŭtoj

    • la dioj verŝis sur vin ĉiujn favorojn: ili donis al vi serpentan prudenton kaj okulojn de vulturo

    • ĝia gusto enhavas la maldolĉecon de la veneno serpenta

    • la unua monato de la Serpenta Jaro en Pekino

  2. Serpentoforma, ondolinia, tordiĝa, sinua.

    • ili padelis senbrue la longan kaj mallarĝan kanoton tra serpentaj fluejoj

    • malgranda urbo aperis malproksime kun sia ponto, sia preĝejo kaj serpenta rivereto

    • serpenta vico antaŭ la kaso

    • desegnekovritaj de nigraj linioj, punktoj, serpentaĵoj

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: jako had (adj.)
    • La germana: schlangengleich
    • La slovaka: ako had
    • La angla: serpentine, snaky, sinuous, twisty
    • La belorusa: зьмеепадобны
    • La franca: ondoyant, sinueux, tortueux
    • La germana: schlangenförmig
    • La hungara: kígyózó, kanyargó
    • La itala: sinuoso, tortuoso
    • La kataluna: sinuós, serpentí
    • La nederlanda: slingerend, kronkelend
    • La rusa: змеистый