Vorto: serioza

  1. Nerida, neŝerca.

    • a. Neŝercema, nekaprica kaj nefantazia.

      • serioza kaj eĉ severa homo

    • b. Nefrivola, nedistriĝema, diligente kaj zorge atenta.

      • serioza aŭtoritata homo

    • c. Nebagatela, grava, multsignifa.

      • serioza situacio, demando, ribelo

      • nia literaturo bezonas seriozajn, instruajn kaj utilajn verkojn

En aliaj lingvoj

    • La angla: serious
    • La belorusa: сур'ёзны
    • La ĉeĥa: seriózní, vážný
    • La franca: sérieux
    • La germana: ernsthaft, seriös
    • La hispana: serio
    • La hungara: komoly
    • La kataluna: seriós
    • La nederlanda: ernstig, serieus
    • La portugala: sério, sisudo
    • La rusa: серьёзный
    • La slovaka: rozvážny, seriózny
    • La sveda: seriös