Vorto: serio
-
Finita aro da samspecaj kaj iel ordigitaj objektoj aŭ aferoj.
serio da kaseroloj
serio da ŝlosiloj
serio da koloroj
serio da sonoj
post serio da jaroj
dum longa serio da tagoj kun fervoro kaj kredo li dediĉis sin al piaj servoj
tra serio da ĉambroj la faraono pasis al sia kabineto
komenciĝis serio da festenoj kaj amuzoj
en la daŭro de la sekvintaj tagoj Sofra aranĝis por la princo serion da ĉasoj
la penso pri fino de la mondo turmentis la homojn jam longe kaj trovis esprimon en granda serio da antaŭdiroj
la plena serio de la elektromagnetaj ondoj
serio da poemoj
por la intervaloj ekzistas du serioj de nomoj
a. Aro da iel similaj publikigaĵoj, eldonitaj kun unuforma aspekto, kelkfoje numeritaj, kaj kies totala nombro ne estas antaŭdifinita.
serio Oriento-Okcidento
serio "Stafeto"
la unua verko de la librara serio
seriotitolo
b. Teme aŭ tempe difinita subkolekto de periodaĵo.
Informilo por Interlingvistoj, 7-a jaro, tria serio
nova serio
c. Filmserio.
la ĉefa aktoro forlasis la serion
-
Vico da analogaj aferoj.
el tiuj vortoj ĉiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj
antaŭ ili staris granda serio da pafilegoj
serio da artikoloj
serio da interparoloj
serio de eksplodoj
tra serio da ĉambroj
serio da katastrofoj
serio da demandoj
-
Vico u, konsiderata kune kun ties vico v de partaj sumoj (vn = u0+u1+... +un).
la harmona serio ne konverĝas
geometria serio konverĝas, se kaj nur se la absoluta valoro de ĝia kvociento estas strikte malpli granda ol 1
Rimarko: Ne ekzistas formala diferenco inter la nocioj vico kaj serio. Ĉiun vicon oni povas konsideri ankaŭ kiel serion. La diferenco aperas nur, kiam temas pri konverĝo, ĉar por serio oni interesiĝas pli pri la konverĝo de la vico v, ol pri tiu de u.
En aliaj lingvoj
- La angla: series
- La ĉeĥa: set v tenise, série, řada
- La germana: Serie
- La hispana: serie, colección
- La nederlanda: serie, reeks
- La slovaka: filmový seriál
- a. La franca: collection
- La hungara: sorozat
- La rusa: серия
- b. La franca: série
- La hungara: sorozat
- La rusa: подшивка, подборка
- c. La franca: série (de films)
- La hungara: sor
- La rusa: последовательность, ряд, серия
- La franca: série (math.)
- La germana: Reihe
- La hungara: sor
- La pola: szereg
- La rusa: ряд (мат)