Vorto: serena

  1. Sennuba kaj senventa.

    • serena varmego

    • serena frosta vetero

    • neĝo brilanta sub la radioj de la suno, kiu hele lumis sur la serena ĉielo

    • ili dancadis ĉe la senbrua lago en la serena lunlumo

  2. Kvieta sen ĉagrenoj, sen videbla antaŭtimo aŭ streĉo.

    • serena voĉo, rideto, diskutado

    • ŝi estis tre bela, brilante serena, eĉ la okuloj de mia patrino ne estis pli mildaj ol ŝiaj

    • la bela vizaĝo ree fariĝis serena, eĉ ekradiis de plezuro

    • lia frunto sereniĝis

    • ruĝeto aperis sur la palaj vangoj, la okuloj flamis de sereneco kaj entuziasmo

    • serenigita de la morto nobla vizaĝo

En aliaj lingvoj

    • La angla: serene, calm
    • La belorusa: ясны
    • La ĉeĥa: jasný, klidný, nezkalený
    • La franca: serein
    • La germana: wolkenlos, heiter
    • La hungara: derült
    • La nederlanda: helder (weer)
    • La portugala: sereno, calmo
    • La rusa: ясный
    • La slovaka: jasný, neskalený
    • La turka: huzurlu
    • La belorusa: ясны, сьветлы
    • La germana: ruhig, entspannt
    • La hungara: derűs
    • La nederlanda: sereen, onbezorgd
    • La portugala: sereno
    • La rusa: ясный, светлый