Vorto: serĉi

  1. (transitiva) Peni por trovi.

    • mi kondukos vin al tiu, kiun vi serĉas

    • mi serĉas mian horloĝon, sed ne trovas ĝin

    • serĉi ion per la okuloj

    • serĉi rimedon por

    • serĉi al si plezuron

    • serĉi instruon, amikecon, honoron, scion, subtenon

    • serĉi sian gloron

    • serĉi favoron de eminentulo

    • serĉi la saĝecon

    • serĉi pereon

    • fiŝo serĉas profundon, homo abundon

    • serĉi la ĝustan esprimon

    • li serĉas venton sur la kampo, la tagon pasintan

En aliaj lingvoj

    • La angla: search
    • La belorusa: шукаць
    • La ĉeĥa: hledat
    • La franca: chercher
    • La germana: suchen
    • La hispana: buscar
    • La hungara: keres
    • La itala: cercare
    • La kataluna: buscar, cercar
    • La nederlanda: zoeken
    • La okcitana: cercar
    • La rusa: искать
    • La sveda: söka, leta