Vorto: sento

  1. Kapablo senti korpe aŭ morale; sentokapablo ĝenerala.

    • Esperanto estas filo ne de logika spirito, sed de agema sento

  2. Agrabla aŭ malagrabla stato de la konscio, estigita de fizikaj kaŭzoj

  3. Agrabla aŭ malagrabla stato de la konscio, estigita de nemateriaj moralaj kaŭzoj ( ĝojo, malĝojo, enuo, moko, honto, fiereco, surprizo, timo, bedaŭro, admiro, amo, malamo kaj tiel plu.); sentimento.

    • maldolĉa sento de neplenumita espero

    • li deziris komuniki al ĉiuj la sentojn, kiuj plenigis lian animon

    • tiam strangaj sentoj enigas nian animon

    • liaj sentoj elŝprucas en lia parolmaniero

    • li estas tre sinretena en la esprimo de siaj sentoj

    • iliaj paroloj estas kontraŭaj al iliaj propraj sentoj

  4. Ama aŭ malama inklino al iu; korsento.

    • esprimi al iu la sentojn, kiujn oni havas por li

En aliaj lingvoj

    • La angla: perception
    • La belorusa: пачуцьцё, адчуваньне, эмоцыя, перажываньне
    • La ĉeĥa: cit, citlivost, cítění
    • La franca: sentiment
    • La germana: Gefühl
    • La hispana: sentimiento, sensación
    • La hungara: érzés, érzelem
    • La nederlanda: gevoel
    • La norvega: følelse
    • La pola: czucie
    • La rusa: чувство
    • La slovaka: cit, pocit
    • La angla: feeling, sensation
    • La hungara: érzékelés
    • La pola: odczucie, poczucie
    • La rusa: ощущение
    • La angla: sense, sentiment, feeling
    • La pola: czucie, uczucie, odczucie, poczucie
    • La rusa: эмоция, переживание
    • La angla: feeling
    • La pola: odczucie, poczucie