Vorto: senti

  1. (transitiva) Ricevi per iu el la kvin tiucelaj organoj impreson, kiu sciigas nin pri la ekzisto kaj la ecoj de la eksteraj objektoj.

    • mi sentas agrablan odoron

    • oni sentas neniun bloveton de l' vento

    • ĉiuj internaciaj organizaĵoj sentas tute klare la lingvajn barojn

  2. (transitiva) Konscii pri io, kion oni ne precize imagas aŭ konceptas.

    • vi ĉiuj sentas, ke la verda standardo estas io pli ol simpla signo de lingvo

    • ni sentas nin kiel samgentanoj

  3. (transitiva) Ricevi agrablan aŭ malagrablan korpan aŭ spiritan impreson.

    • ili batis min, sed mi ne sentis

    • senti doloron, suferon, turmenton, ĝuon, volupton

    • senti ĝojon, plezuron, feliĉon, enuon, ĝenon, kordoloron

    • senti la bezonon de io

    • eksenti timon

    • senti sin bonege, senti kvazaŭ hejme

    • li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita

    • vi sentigis al via popolo pezan sorton

En aliaj lingvoj

    • La angla: feel
    • La belorusa: адчуваць
    • La ĉeĥa: cítit, pociťovat, pocítit, ucítit
    • La franca: éprouver, sentir
    • La germana: fühlen
    • La hispana: sentir
    • La hungara: (meg)érez
    • La nederlanda: voelen
    • La norvega: føle
    • La pola: czuć, odczuwać
    • La rusa: чувствовать, ощущать
    • La slovaka: ucítiť, zacítiť