Vorto: sentenco
-
Mallonga frazo enhavanta ĝeneralan moralan principon.
li eldiris tri mil sentencojn, kaj la nombro de liaj kantoj estis mil kaj kvin
viaj memorigoj estas sentencoj polvaj
Mi malfermos per sentenco mian buŝon, Mi eldiros enigmojn el tempo antikva
Sentencoj de Salomono
en li oni trovis altan spiriton, scion, kaj prudenton, por klarigi sonĝojn, komentarii sentencojn, kaj malkaŝi kaŝitaĵojn
la scienculoj kaj saĝuloj disvolvis kiel fundamentan penson , kiu tiriĝis tra la tuta okazintaĵo, la sentencon: Amo donas vivon!
sur la randoj de la tomboŝtono videblas orumitaj skribaĵoj el Korano kaj kurtaj instruaj sentencoj pri la agoj kaj eldiroj de profeto Mahometo (hadisoj)
estas konsole, ke ankoraŭ validas la biblia sentenco: «Neniu scias la tagon, la horon”
En aliaj lingvoj
- La angla: maxim, pithy saying
- La belorusa: сэнтэнцыя
- La ĉeĥa: poučný výrok, průpověď, rčení, sentence
- La franca: sentence
- La germana: Sentenz
- La hispana: sentencia
- La hungara: szentencia, bölcs mondás
- La itala: sentenza (motto)
- La nederlanda: spreuk
- La pola: sentencja
- La rusa: сентенция
- La slovaka: poučný výrok, sentencia, úslovie