Vorto: sensilo

  1. Ĉia simpla aŭ malsimpla (de ĉelo ĝis organo) korpoparto kun funkcio sensi; sentilo.

    • artropodoj havas ankaŭ ampleksajn gamojn de kemiaj kaj mekanikaj sensiloj, ĉefe bazite sur modifoj de multaj ĥetoj (haretaĵoj)

  2. Aranĝaĵo transformanta fizikan grandon en aparate aŭ komputile trakteblan signalon; sentilo.

    • temperatursensilo el plateno kies rezistanco estas 100 Ω ĉe 0 °C

    • en la skanilo, la analogaj datumoj de fizika objekto estas akceptitaj per sensilo kaj transformitaj al cifereca formo

    • malgrandaj sensiloj kontrolos la staton de paciento dum kirurgia operacio

En aliaj lingvoj

    • La angla: sensor, sensing device, pickup, transducer
    • La ĉeĥa: buňka příjmající vjemy, senzila
    • La franca: capteur, senseur
    • La germana: , Fühler
    • La hispana: órgano sensorial
    • La hungara: érzékelő, szenzor
    • La itala: sensore
    • La portugala: órgão do sentido
    • La rusa: датчик, щуп
    • La slovaka: bunka prijímajúca vnemy, senzila
    • La germana: Gebergerät, Sensor
    • La hispana: sensor
    • La pola: czujnik, sensor
    • La portugala: sensor