Vorto: sennombra
-
(figure) Tiel multa, ke oni ne povas kalkuli la kvanton.
simile al akridoj ili kaj iliaj kameloj estis sennombraj, kaj ili venadis en la landon, por dezertigi ĝin
ĉirkaŭis min suferoj sennombraj
la dikaj trunkoj kaj la sennombraj folioriĉaj branĉoj formis kvazaŭ du murojn
grandega arbo kovrita per nenombreblaj floroj
uzante la vastan nombron da radikoj, afiksoj kaj partikuloj, oni facile povas formi nenombreblan kvanton da vortoj
En aliaj lingvoj
- La belorusa: незьлічоны
- La bretona: diniver
- La bulgara: неизброим
- La franca: innombrable
- La germana: unzählig
- La hungara: számtalan
- La nederlanda: talloos
- La portugala: inúmeros
- La rusa: бесчисленный, несчётный, несметный, неисчислимый