Vorto: sendi
-
(transitiva) Irigi iun; ordoni aŭ fari, ke iu iru de unu loko al alia difinita loko.
sendi siajn servantinojn por anonci
mi sendis ja al vi, por voki vin
mi sendos venigi kuracistojn
la reĝo Salomono sendis forprenigi lin de la altaro
resendi al Zamenhofa esprimo
-
(transitiva) Portigi ion; ordoni, ke io estu portata de unu loko al alia difinita loko.
sendi ŝtonon per ĵetilo
foje sendis al ŝi leteron
ŝi decidis sendi al li pro signo de sia amo antikvan diamantan ringon
vortaron plenan vi tamen ne bezonas transsendi al la adresato
mi sendis mian fotografaĵon al mia patro
li sendis al ni promeson, ke li ellernos nian lingvon
-
(transitiva) (figure) Direkti ian efikon, agon al io; ĵeti.
la suno sendis siajn radiojn
la fulmo sendis pereigan fajron
sendi sur iun malbonon
mi sendos ĉiujn Miajn frapojn sur vian popolon
sendis al mi kison per la fingroj
la akva spegulo resendas la bildojn de la arboj
resenda pronomo
En aliaj lingvoj
- La angla: send
- La belorusa: пасылаць, дасылаць
- La ĉeĥa: poslat, zasílat
- La franca: envoyer, expédier
- La germana: schicken, senden
- La hispana: enviar
- La hungara: küld, elküld
- La itala: mandare, inviare
- La nederlanda: verzenden, zenden
- La norvega: sende
- La portugala: enviar, remeter
- La rusa: слать, послать
- La slovaka: poslať, zasielať
- La sveda: sända