Vorto: senco
-
Ideo pri tio, kion esprimas vorto aŭ frazo.
la vorton «ŝati» mi uzas ordinare en la senco de «rigardi kiel valoran, kiel gravan»
la senco de ambaŭ vortoj estas malsama
la akuzativo la senco ofte estus ne klara
kelkaj verboj havas duoblan sencon
en la frazo «la akvo plenigas la kruĉon» la senco diras al ni, ke la sufikso «ig» estas necesa
la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi
la akuzativo en nia lingvo dependas nur de la senco
li klarigis al mi la sencon de la diritaĵo
tia ekzameno ne estas ekzameno en la propra senco
li estis homo en plej pura senco
metafora senco
Rimarko: Pri nuancigo inter «senco» kaj «signifo» vidu la rimarkon sub signifo.
-
Komprenebleco, memevidento.
delire kaj sen ia klara senco
la tuta vivo perdis en miaj okuloj ĉian sencon kaj valoron
-
Sencumo.
en kontraŭa senco ekde la supra maldekstra angulo
En aliaj lingvoj
- La angla: sense, meaning
- La belorusa: сэнс
- La bulgara: смисъл
- La ĉeĥa: smysl, směr, význam
- La franca: sens (signification)
- La germana: Sinn, Bedeutung
- La hebrea: משמעות, פירוש, מובן
- La hispana: sentido
- La hungara: jelentés
- La itala: senso
- La nederlanda: zin (betekenis), betekenis
- La pola: kierunek (ruchu)
- La portugala: sentido
- La rusa: смысл
- La slovaka: smer, význam, zmysel
- La angla: sense, meaning
- La belorusa: сэнс
- La ĉeĥa: smysl (čeho)
- La franca: sens (signification)
- La germana: Sinn
- La hebrea: משמעות
- La hispana: sentido
- La hungara: értelem
- La nederlanda: zin (betekenis), betekenis
- La pola: sens, znaczenie
- La rusa: смысл