Vorto: sen
-
Prep. esprimanta iel nenormalan, neatenditan foreston, aŭ iom esceptan, penigan mankon.
-
De objekto aŭ persono.
li donis al mi teon kun sukero sed sen kremo
ni povas uzi akuzativon sen prepozicio
vi tute ne estas ĝentila, diris la feino sen kolero
la generalo venis sen adjutanto
sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus
esti sen pano, mono, armiloj
-
De stato aŭ ago.
ne venas honoro sen laboro
tiuj fortoj devis resti por ŝi sen uzo
sen bezono tro multe serĉadi en la vortaro
li ne povas subskribi sen elmeti sin al ia danĝero
la suno neniam leviĝas sen rigardi batalojn
li restis du tagojn sen manĝi
li nenion volis decidi sen demandi min
vi ne permesas vin ofendi sen postuli kontentigon
via patro neniam povis ekrigardi vin sen tio, ke li batus sin en la bruston
Rimarko: Kvankam la uzado de sen antaŭ infinitivo estas neofta, ĝi estas tute korekta, ĉar logika kaj utila. La kutima dirmaniero ne...-ante ne estas ĝuste samsenca, ĉar ĝi ne esprimas la neatenditecon aŭ la esceptecon de la foresto. Ekz.: ne parolante (ĉar mia temo ne estas) pri la versarto, mi do ne analizos la ritmon; sen paroli (eĉ se oni ne volas paroli) pri la versarto, la tie esprimita ideo estas admirinda.
En aliaj lingvoj
- La angla: without
- La belorusa: без
- La bulgara: без
- La ĉeĥa: aniž, bez (něčeho)
- La franca: sans
- La germana: ohne
- La hispana: sin
- La hungara: nélkül
- La itala: senza
- La nederlanda: zonder
- La rusa: без
- La slovaka: bez