Vorto: semo
-
Malgranda fekundaĵo, el kiu kreskos io.
scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan
a. Tiu parto de frukto, kiu elfalas post la maturiĝo kaj servas por produkti novan vegetaĵon.
iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formanĝis ilin
b. Fruktiga substanco produktata de virseksa homo, besto aŭ vegetaĵo.
-
(figure) Idaro, posteulara.
la semo de David
el la reĝa semo de Edom
ilia semo estos ekstermita el inter la homidoj
-
(figure) Disvastigilo.
En aliaj lingvoj
- La angla: seed
- La belorusa: семя
- La bulgara: семе
- La ĉeĥa: semeno, semínko
- La franca: semence
- La germana: Samen
- La greka: σπόρος
- La hispana: semilla
- La hungara: mag
- La itala: seme
- La kekĉia: aweel
- La nederlanda: zaad
- La rusa: семя
- La slovaka: semeno, semienko
- a. La sveda: säd