Vorto: semajno

  1. Daŭro de sep sinsekvaj tagoj.

    • post paso de unu semajno la juĝisto estis vokita Londonon

  2. Periodo de sep tagoj laŭorde tradicie komenciĝanta je dimanĉo aŭ lundo.

    • la sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj

  3. La labortagoj de la semajno , en kristanaj landoj t.e. lundo ĝis vendredo.

En aliaj lingvoj

    • La angla: week
    • La belorusa: тыдзень
    • La ĉeĥa: týden
    • La franca: semaine
    • La germana: Woche
    • La hebrea: שבוע
    • La hispana: semana
    • La hungara: hét (hét nap)
    • La indonezia: minggu, pekan
    • La itala: settimana
    • La kataluna: setmana
    • La nederlanda: week
    • La pola: tydzień
    • La portugala: semana
    • La rumana: săptămână
    • La rusa: неделя
    • La slovaka: týždeň
    • La sveda: vecka