Vorto: sekvi

  1. (transitiva) Iri post moviĝanta objekto aŭ persono, postiri.

    • ŝi sekvis la senditojn de David kaj fariĝis lia edzino

    • iris tiel rapide, ke Klaro apenaŭ povis ŝin sekvi

    • la laboristinoj sekvis ŝin per siaj rigardoj, la pli junaj kun simpatio , la pli maljunaj kun kompato;

    • la knabino sekvis ĝin per la okuloj

    • sekvi iun per la penso

    • nur bono kaj favoro sekvas min en la daŭro de mia tuta vivo

  2. (transitiva) Agi konforme al, depende je...

    • a. Mense atenti pri io okazanta; fari la saman rezonadon, kiel iu alia, kapti la signifon de ties vortoj aŭ pensoj.

      • sekvi kurson

      • ĉiu sekvas kun intereso la malfacilan bataladon

      • estas malfacile sekvi viajn pensojn

    • b. Dividi ies opinion, morojn, konduton; alpreni kiel modelon, mastron.

      • kaj Barak vokis la Zebulunidojn kaj la Naftaliidojn al Kedeŝ, kaj lin sekvis dek mil viroj

      • ne sekvu aliajn diojn el la dioj de la popoloj, kiuj estas ĉirkaŭ vi

      • ne sekvu malbonajn homojn, kaj ne deziru esti kun ili

    • c. Iri laŭ io aŭ agi konforme al io, kio gvidas.

      • sekvi vojon

      • vi ne sekvis la konsilon

      • laŭ lia ekzemplo sekvis generalo Lohan en 1885

      • sekvi kutimon, metodon

      • sekvu la paŝosignojn de piuloj

      • ili sekvu Miajn leĝojn kaj observu Miajn decidojn kaj plenumu ilin

      • sekvas la obstinecon de sia koro

      • egale kiel la sekvado de gustoj personaj aŭ naciaj, estas senfrukta kaj danĝera, ankaŭ la sekvado de teoriaj principoj, se ni ne demandas nin, kian praktikan signifon ili havas

  3. (transitiva) Okazi post io.

    • post somero sekvas aŭtuno

    • tago tagon sekvas, sed ne similas

    • el la diritaĵo ni povas eltiri la sekvantan regulon

    • la diferencon vi komprenos plej bone el la sekvantaj ekzemploj

  4. (transitiva) Okazi post io, rezulte de ĝi, esti motivita aŭ kaŭzita de ĝi.

    • el tio sekvas, ke

    • nun ni rigardu, kio sekvas el ĉio, kion ni supre diris

En aliaj lingvoj

    • La angla: follow
    • La belorusa: сьледаваць, ісьці (за кім)
    • La ĉeĥa: následovat, sledovat, vyplývat
    • La ĉina: 跟随 [gēnsuí]
    • La franca: suivre
    • La germana: folgen
    • La hispana: seguir
    • La hungara: követ, következik
    • La kataluna: seguir
    • La nederlanda: volgen
    • La portugala: seguir
    • La rusa: следовать (за кем-л., чем-л.), идти (за кем-л.., чем-л.)
    • La slovaka: nasledovať, sledovať
    • La franca: adopter (une conduite), comprendre (un raisonnement), se conformer (à des idées), obéir (à des principes), se soumettre (à un guide, à des principes)
        • a. La hispana: captar, seguir, comprender, agarrar la onda [en sv]
        • b. La hispana: seguir una idea o creencia, profesar, imitar
        • c. La belorusa: прытрымлівацца (чаго), сьледаваць (чаму)
        •     La germana: befolgen
        •     La hispana: seguir un camino o consejo, proseguir
        •     La rusa: следовать (чему-л.), придерживаться (чего-л.), соблюдать
    • La belorusa: сьледаваць
    • La hispana: ir después de
    • La kataluna: seguir-se, continuar
    • La rusa: следовать
    • La belorusa: вынікаць, сьледаваць
    • La franca: découler de
    • La hispana: seguirse de, resultar de
    • La rusa: следовать, проистекать