Vorto: sekso

  1. Biologia ecaro diferenciganta virseksulon disde ino.

    • aroj da rigardantoj haltis antaŭ apartaj mastoj, laŭgrade kiel interesis ilin la figuroj, la aĝo aŭ sekso de la viktimoj

    • ĉiuj rajtoj kaj liberecoj validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio...

    • anĝeloj laŭdifine ne havas sekson

    • la sufikso in signifas la virinan sekson

    • la prefikso «ge» signifas simple «de ambaŭ seksoj»

    • Rimarko: Ne konfuzu kun genro.

  2. La tuto da samseksaj individuoj.

    • ĉiuj plenaĝaj loĝantoj de ambaŭ seksoj havas la rajton de voĉdonado

    • la virinoj pli ol unu servon faris al nia ŝtato al nia sekso mankas nek saĝo, nek energio, permesu do al mi agi

    • membro de la vira sekso

  3. La tuto da mensaj kaj fiziologiaj reagoj, faroj kaj emocioj rilataj al la seksa vivo.

    • laŭ la plej populara opinio, ĝi – la sekso – naskas ĉion: la plej altaj Filozofio, Scienco, Arto homaj eruptas el la vulkano de la Sekso

    • la eklezio enmiksiĝis en la intimajn demandojn pri sekso

  4. Genro.

    • grandegan malfacilecon prezentas por la lernanto la memorado de la sekso de ĉiu substantivo en la naturaj lingvoj

    • preskaŭ en ĉiuj lingvoj ĉiu substantivo ial apartenas al tia aŭ alia sekso, ekzemple en la lingvo germana kapo havas viran sekson, en la lingvo franca virinan kaj en la lingvo latina neŭtralan

    • ekzistas tri gramatikaj seksoj, la vira, la ina kaj la neŭtra, kiu apartenas al la senseksaj aferoj

En aliaj lingvoj

    • Ido: sexuo
    • La angla: sex
    • La belorusa: пол (мужчынскі, жаночы)
    • La bulgara: пол
    • La ĉeĥa: pohlaví, rod, sex, sexus
    • La franca: sexe
    • La germana: Geschlecht
    • La hebrea: מין, מℷדר
    • La hispana: sexo
    • La hungara: nem (biológiai, nyelvtani)
    • La indonezia: seks
    • La itala: sesso
    • La japana: 性 [せい], 性別 [せいべつ]
    • La nederlanda: geslacht
    • La pola: płeć
    • La rusa: пол (мужской, женский)
    • La slovaka: pohlavie, rod, sex
    • La belorusa: пол (мужчынскі, жаночы)
    • La pola: płeć
    • La rusa: пол (мужской, женский)
    • La germana: Sexualität, Geschlechtsleben
    • La pola: seks
    • La rusa: секс
    • La belorusa: род (граматычны)
    • La pola: rodzaj
    • La rusa: род(грамматический)