Vorto: sekreto
-
Io, kio restas aŭ devas resti kaŝita kaj ne de ĉiu ajn konata.
nenia peketo restas longe sekreto
teni ion en sekreto :
teni fabrikprocedon en plej granda sekreto
en mia vivo mi nenian sekreton povis teni ĉe mi
gardi (la) sekreton pri io
konfidi la sekreton
malkaŝi sekreton
kiu iras kun kalumnioj, tiu elperfidas sekreton
se do vi perfidus la sekreton, la dioj punus vin
babili sekreton
En aliaj lingvoj
- La angla: secret
- La belorusa: сакрэт, тайна
- La ĉeĥa: tajemství, tajnost
- La franca: secret (subst.)
- La germana: Geheimnis
- La hispana: secreto
- La hungara: titok
- La indonezia: rahasia
- La itala: segreto (sost.)
- La nederlanda: geheim
- La rusa: секрет, тайна
- La slovaka: tajnosť, tajomstvo
- La sveda: hemlighet