Vorto: sekretario
-
Homo komisiita por verki kaj skribi leterojn, raportojn, protokolojn, dokumentojn.
grandaj sinjoroj havas sekretariojn kaj rajtigitojn
sciigoj devas esti sendataj al la sekretario
sciigi pri sia deziro per letero la sekretarion de la societo, kun aldono de 50 centimoj en signoj de poŝto
la raporto de l' sekretario Henry Philipps estis publikigita
al ĉiu membro la sekretario de la universitato sendas ĉiujare krom la katalogo de komuna kurso ankaŭ la katalogojn de specialaj verkoj, senpagan gazeton «Alma mater» kaj multon da diversaj gravaj kaj interesaj katalogoj, broŝuroj kaj dokumentoj
En aliaj lingvoj
- La angla: secretary
- La belorusa: сакратар
- La ĉeĥa: jednatel, sekretář, tajemník
- La franca: secrétaire
- La germana: Sekretär, Sekretärin
- La hispana: secretario
- La hungara: titkár
- La itala: segretario
- La kataluna: secretari
- La nederlanda: secretaris
- La rusa: секретарь
- La slovaka: sekretár, tajomník