Vorto: seka
-
Enhavanta neniom aŭ malmulte da akvo, fluaĵo, suko aŭ graso.
a. Ne sorbinta fluaĵon (sub la pluvo, en akvujo kaj tiel plu).
seka ĉifono, viŝtuko, subvesto
transiri kun sekaj piedoj
ne restas eĉ unu seka fadeno sur mi
b. Perdinta sian naturan akvon pro elvaporiĝo aŭ sekigado.
lia lango estis seka
sekaj folioj
seka vinbero
seka mano de maljunulo
c. Rilata al malesto aŭ malmulto da akvo aŭ fluaĵo ĉe fabrikado, estiĝo, funkciado de io.
seka tuso
seka riparo
seka vojo
seka baterio, pilo
seka pezo, maso
seka kompreso
seka vaporo
seka vetero
-
(figure) Senornama, senfantazia, sendetala.
seka formo
seka artikolo, statistiko, skizo
iom seka priskribo, rakonto, stilo
seka lernado de izolaj vortoj
sekaj faktoj kaj datoj
seke teoria logikeco
-
(figure) Senkompata, sensenta, severa, ordonema.
seka tono
tiu kortuŝa poemo plorigus la plej sekan koron
-
(figure) Pri sonoj sensonoraj, plataj, nemelodiaj.
mallonga seka rido
En aliaj lingvoj
- Ido: sika
- Interlingvao: sic
- La afrikansa: droog
- La angla: dry
- La belorusa: сухі
- La bulgara: сух
- La ĉeĥa: suchý
- La ĉina: 干燥
- La franca: sec (adj.)
- La germana: trocken
- La hebrea: יבש
- La hispana: seco
- La hungara: száraz
- La indonezia: kering
- La itala: asciutto, secco
- La kataluna: sec
- La nederlanda: droog
- La okcidentfrisa: drûch
- La rusa: сухой
- La slovaka: suchý
- La sveda: torr
- La turka: kuru
- Loĵbano: sudga
- Tokipono: telo ala
- Volapuko: sägik