Vorto: sed
-
Kunordiga konjunkcio montranta kontraŭecon, malsamecon aŭ diferencon inter tio, kio antaŭas kaj tio, kio sekvas, kaj konsekvence servanta por esprimi limigan kondiĉon, eĉ ankaŭ surprizon aŭ nur simplan transiron al alia ideo.
mi volis ŝlosi la pordon, sed mi perdis la ŝlosilon
ŝtalo estas fleksebla, sed fero ne
venis ne la ministro, sed lia delegito
vi povas, sed vi ne volas
lango miela, sed koro kruela
Dion fidu, sed senfare ne sidu
mi foriras, sed atendu min, ĉar mi baldaŭ revenos
lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn
riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo
li ĉiam elpaŝis kun ia sed
mi ne havas kancelarion, sed mi devas mem ĉion plenumi en miaj liberaj horoj
la esperantismo celas la reciprokan komprenadon kaj konsekvence ankaŭ estimon kaj amon inter tiuj gentoj kaj nacioj, sed tiu celado estas ofte malbone komentariata
li estas ne nur senscia kaj stulta, sed ankaŭ pretendema kaj aroganta
lingvo arta ne sole povas, sed devas esti pli perfekta ol lingvoj naturaj
sed ni revenu al nia interrompita analizado
sed ni ne parolu plu pri tiu ĉi punkto
En aliaj lingvoj
- La angla: but
- La belorusa: але, а
- La bulgara: но, обаче, а
- La ĉeĥa: ale, avšak, jenže, nýbrž, ovšem, ovšemže
- La finna: mutta, vaan
- La franca: mais
- La germana: aber
- La hebrea: אבל, אך
- La hispana: pero
- La hungara: de, azonban
- La indonezia: tetapi
- La itala: ma, però
- La nederlanda: maar
- La rusa: но, а
- La slovaka: ale, avšak, keď, no
- La sveda: men
- Tokipono: taso
- Volapuko: ab