Vorto: se
-
En la okazo ke..., imagante ke..., kondiĉe ke....
se li jam venis, petu lin al mi
se oni amas la gaston, oni zorgas la paston
se malriĉulo sukcesas, li ĉion forgesas
se Peĉjo ne semos, Petro ne rikoltos
se vi havos okazon, ne forgesu al mi skribi
se la projekto estos bona, ĝi ja certe estos akceptita
mi povus sveni, se mi restos sola
ĉiuj proklamis, ke ili estas pretaj limigi la armadojn, se la ceteraj nacioj komencos
se mi estus sana, mi estus feliĉa
mi ne povus tion kredi, se mi ne vidus ĝin per miaj propraj okuloj
se tiu homo ne estus naskita, estus bone por li
ho, se mi havus rifuĝejon!
ĉio havas sian se kaj sed
mi estus kontenta, se nur mi povus iom ripozi
-
Konjunkcio signifanta, ke la implico de du propozicioj estas vera.
se nombro estas dividebla per 4, ĝi estas dividebla per 2
En aliaj lingvoj
- La angla: if
- La belorusa: калі
- La bulgara: ако
- La ĉeĥa: jestliže, -li, kdyby
- La finna: jos
- La franca: si
- La germana: wenn
- La greka: αν
- La hebrea: אם
- La hispana: si (condicional)
- La hungara: ha, amennyiben
- La nederlanda: als, indien
- La norvega: hvis
- La rusa: если
- La slovaka: ak, keby
- La sveda: om, ifall
- Volapuko: if
- La germana: wenn
- La hungara: ha
- La pola: jeśli
- La sveda: om