Vorto: scio

  1. Sciado.

    • scio de kelkaj ĝeneralaj principoj povas anstataŭi la scion de multaj faktoj

    • tio fariĝis sen mia scio

    • vi estis sen mia scio en la opera balo?

    • mia scio pri la hebrea estas magra

    • laŭ mia scio

    • laŭ mia scio komunismo estas depratempa revo de la homaro pri la justa komunumo, kie inter la homoj regas frateco

  2. Sciaĵo.

    • akiri multe da scioj

    • kiu plimultigas siajn sciojn, tiu plimultigas siajn dolorojn

    • via buŝo tenu scion

En aliaj lingvoj

    • La angla: knowledge
    • La belorusa: веданьне
    • La bulgara: знание
    • La ĉeĥa: poznatek, vědomost, vědomí, vědění, znalost
    • La franca: connaissance, savoir (subst.)
    • La germana: Wissen, Kenntnis
    • La hispana: conocimiento
    • La hungara: tudás, ismeret
    • La rusa: знание
    • La slovaka: informácie, oznámenie, poznatok
    • La turka: bilge, bilme
    • La belorusa: веда