Vorto: scii
-
(transitiva) Posedi precize iun informon en sia menso.
mi scias, ke vi estas honesta
ŝi sciis, ke ŝi mem kantus pli bele
mi de teruro ne sciis, kion fari
havanta devon fari du aferojn mi nun ne scias, kiun el la ambaŭ elekti
kiu iradas en mallumo, ne scias, kien li iras
vi ne scias, ĉu ne estos malfeliĉo sur la tero
poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra
se la lernanto scius bone sian lecionon..
saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion
ne scii la detalojn de la regularo
neniu scias lian tombon
la venĝo ne devas scii limojn
kiom mi scias
-
(transitiva) Scipovi.
scii naĝi
scii ludi ŝakojn
sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti
vi sciis bone ekspluati mian situacion
En aliaj lingvoj
- La angla: know
- La belorusa: ведаць
- La bulgara: зная, знам
- La ĉeĥa: dovést, moci (umět), umět, umět, vědět, znát
- La franca: savoir (verbe)
- La germana: wissen, sich auskennen
- La hispana: saber
- La hungara: tud
- La nederlanda: weten
- La portugala: saber
- La rusa: знать
- La slovaka: ovládať, vedieť
- La turka: bilmek
- La bulgara: умея
- La germana: können
- La hispana: saber, conocer
- La hungara: tud, képes
- La nederlanda: kunnen
- La rusa: уметь