Vorto: scienco
-
Sistema tutaĵo da konoj bazita sur metoda racia esploro kaj celanta eltrovon de la leĝoj de la naturo.
la mirindaj progresoj de la scienco
-
Ekzakta, preciza kaj metoda kono pri iu difinita fako.
la fizikaj sciencoj
duona scienco estas pli malutila ol plena nesciado
En aliaj lingvoj
- Ido: cienco
- La angla: science
- La belorusa: навука
- La ĉeĥa: věda
- La franca: science
- La germana: Wissenschaft (als Ganzes), Naturwissenschaft
- La hebrea: מדע
- La hispana: ciencia
- La hungara: tudomány
- La indonezia: ilmu (pengetahuan), sains
- La itala: scienza
- La kataluna: ciència
- La kazaĥa: ғылым
- La nederlanda: wetenschap
- La okcidentfrisa: wittenskip
- La persa: دانش, علم
- La pola: nauka
- La rusa: наука
- La slovaka: veda
- La turka: bilim
- Volapuko: nolav
- La germana: (eine bestimmte) Wissenschaft