Vorto: sateno

  1. Ĉia ŝtofo teksita laŭ satena teksaranĝo, kun maldensa nodado de la vefto aŭ varpo, tiel ke unu flanko estas glacee glata (je la kosto de malplia fortikeco).

    • atlaso estas silka sateno

    • pure kotona sateno

En aliaj lingvoj

    • La angla: satin, sateen
    • La belorusa: сацін
    • La ĉeĥa: atlas
    • La franca: satin
    • La hispana: satén
    • La hungara: szatén
    • La itala: satin
    • La kataluna: setí
    • La nederlanda: satijn
    • La pola: satyna
    • La rusa: сатин
    • La slovaka: atlas
    • La belorusa: атлас (тканіна)