Vorto: sata

  1. Kies manĝobezono estas plene kvietigita.

    • sata malsatan ne povas kompreni

    • ĝissate manĝi, trinki

    • havi sate da pano

  2. (figure) Kies deziro estas plene kontentigita.

    • li mortis profundaĝa kaj sata de vivo

    • satdormi

    • li estas sata je volupto, per plezuroj

En aliaj lingvoj

    • La angla: satisfied
    • La belorusa: сыты
    • La ĉeĥa: nasycený, sytý
    • La franca: comblé (satisfait), repus, satisfait
    • La germana: satt
    • La hispana: satisfecho
    • La hungara: jóllakott
    • La itala: sazio
    • La nederlanda: verzadigd, voldaan
    • La rusa: сытый
    • La slovaka: nasýtený
    • La sveda: mätt
    • La hungara: elege van vmiből