Vorto: sankta
-
Respekteginda pro speciala religia karaktero.
la Sankta Skribo
faru sanktajn vestojn por via frato Aaron
observu la sabaton ĉar ĝi estas sankta por vi
prenu la sanktan oleon kaj sanktoleu la altaron
sanktolei reĝon
en la sepa tago faru al vi sanktan kunvenon, nenia laboro estu farata en tiuj tagoj
la Sankta Kruco
sankta devo
katenoj sanktaj, tamen sklavaj
rompi sian sanktan promeson
la sankta seĝo, trono, katedro
latino estas ankoraŭ la oficiala lingvo de la Sankta Seĝo
a. Epiteto de sanktulo aŭ sanktulino.
sankta Petro
sankta Johano
la Sankta Virgulino
la monaĥejo de la Sankta Stefano
b. La epiteto de la tagoj de la Sankta Semajno.
Sankta Ĵaŭdo
Sankta Vendredo
kaj ili venas ĉiujn fastajn tagojn ĝis la Sankta Sabato, kiu estas la tago antaŭ Pasko.sankta
-
(figure) Kvazaŭreligie soleninda; plej respekteginda.
amiko de la sankta ideo
sub la sankta signo de l' espero, kolektiĝas pacaj batalantoj
ho sankta Kabe, helpu!
sankta estas por ni la hodiaŭa tago
en via buŝo la sankta vorto «amo» malpuriĝas
ho patriotismo, kiam fine via sankta nomo ĉesos esti armilo en la manoj de malhonestuloj?
la celo sanktigas la rimedojn
En aliaj lingvoj
- La angla: sacred
- La bulgara: свети
- La ĉeĥa: posvátný, svatý
- La franca: saint (adj.)
- La germana: heilig
- La hispana: santo, santa
- La hungara: szent
- La indonezia: kudus, sakral, suci
- La itala: santo (agg.)
- La nederlanda: heilig
- La pola: święty
- La portugala: santo, são, sagrado, sacro
- La rusa: священный, святой
- La slovaka: posvätný
- a. La rusa: святой
- b. La rusa: великий, страстной
- La rusa: священный, святой