Vorto: sana

  1. Havanta korpon, organaron, menson, kiuj bone kaj normale funkcias.

    • se mi estus sana, mi estus feliĉa

    • ili estis junaj kaj sanaj, bone elkreskintaj kaj kun fortaj membroj

    • dormu nun, fariĝu freŝa kaj sana

    • li fariĝis sana kaj vigla

    • en korpo sana estu menso sana

    • Esperanto sane eltenis ĉiujn ventojn kaj puŝojn

    • tio malpermesas al la lingvo libere kaj sane disvolviĝi

  2. Sanfavora.

    • el la tuta bestaro nenia speco da bestoj manĝas bakitan panon, venis al la logika konvinko, ke ĝi ne estas sana kaj bongusta, kaj komencis sin nutradi je kampaj herboj kaj kruda viando

    • transdoni sanan, puran frukton

    • la receptoj en ĉi tiu verketo estas bona bazo por sana nutrado

  3. Rilata al saneco, al konservado de saneco.

    • klerigadaj kaj sanaj servoj

    • la buĝeto inkluzivas novajn kostojn, kiel sana kaj pensia asekuroj

  4. Karakterizanta instruon, kiu certigu ekvilibran, bone funkciantan socion.

    • konservu la modelon de sanaj vortoj, kiujn vi aŭdis de mi, en fido kaj amo

    • venos tempo, kiam oni ne toleros la sanan instruon

    • li povu admoni pri la sana doktrino

    • la maljunuloj estu sobraj, seriozmienaj, prudentaj, sanaj en la fido, en amo en pacienco

    • albanoj devas fari plejeblon por plibonigi sian imagon je la okuloj de la mondo, evitante kian ajn eksceson, konforme al sia sana kaj pozitiva morala tradicio

En aliaj lingvoj

    • La angla: healthy
    • La belorusa: здаровы
    • La bulgara: здрав
    • La ĉeĥa: zdravý, zdravý (mající neporušené zdraví)
    • La franca: sain, en bonne santé
    • La germana: gesund
    • La hebrea: בריא
    • La hungara: egészséges
    • La indonezia: sehat
    • La itala: sano
    • La nederlanda: gezond
    • La pola: zdrowy
    • La portugala: são
    • La rusa: здоровый
    • La slovaka: zdravý
    • La sveda: frisk, vid god hälsa
    • La turka: sağlıklı
    • Volapuko: saunik
    • La germana: Gesundheits-