Vorto: sama
-
Estanta ĉiel simila al alia; neniel distingebla de alia.
de sama koloro, de sama valoro
el sama tero devenas, saman sukon entenas
ne sama la vento blovas konstante
sama gento, sama sento
ni ne uzas la saman lingvon
mi ĝojas, ke vi havas tian saman opinion, kiel mi
en la sama tempo
la uzado de la artikolo en Esperanto estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj
esence tio estas la sama teorio, kia tiu de Z
tiu libro estas la sama kiel la mia
samspeca
samsorta
samsangeco
samopinii
samtempulo
samtempe kiel iu
samtempe kun iu
la arĥaismoj estos presataj samtempe kun la formoj novaj
samregnanoj
samurbanoj
samlandanoj
samreligianoj
-
Estanta nedistingebla de iu aŭ io alia, pro tio, ke ĝi estas ĉi tiu alia mem; identa.
tio ĉi estis tiu sama feino, kiu prenis sur sin la formon de princino
ĉiuj iliaj verkoj, vortoj kaj agoj ĉiam spiras tute klare tiun saman ideon
ili senkonscie revas pri tio sama, pri kio ni revas
ili staras nun sur tiu sama punkto, sur kiu ili staris antaŭ 14 jaroj
la samo okazis al ni, kiel al vi
la samo estas pri la alia demando
En aliaj lingvoj
- La angla: same
- La belorusa: такі ж, такі ж самы
- La ĉeĥa: nerozdílný, stejný, týž
- La ĉina: 同 [tóng], 一样 [yī yàng]
- La franca: identique, similaire, même
- La germana: selb(-er, -e, -es)
- La hispana: mismo
- La hungara: ugyanaz
- La itala: stesso, uguale, medesimo
- La nederlanda: dezelfde, hetzelfde, gelijk
- La portugala: mesmo
- La rusa: такой же, такой же самый
- La slovaka: ten istý
- La belorusa: той жа, той жа самы
- La rusa: тот же, тот же самый