Vorto: saluti
-
Enigon de uzantonomo kaj pasvorto oni kutime nomas "(en)saluti" Montri al iu renkontata aŭ forlasata, per ekstera ĝentila signo sian respekton, estimon, ŝaton.
hieraŭ mi renkontis vian filon, kaj li ĝentile salutis min
Moseo eliris renkonte al sia bopatro kaj profunde salutis lin kaj kisis lin, kaj ili demandis sin reciproke pri la farto
kiam la knabo foriris, David leviĝis , ĵetis sin vizaĝaltere, kaj salutis tri fojojn, kaj ili kisis sin reciproke, kaj ploris ambaŭ
Bat-Ŝeba salutis kaj adorkliniĝis antaŭ la reĝo
la ŝipanoj salutis lin per entuziasmaj krioj kaj, falante antaŭ li sur la genuojn, kisis liajn manojn
ŝi salutis plej afable la ĉeestantojn, sed al Johano ŝi donis la manon kaj diris: Bonan tagon, mia kara!
la butikisto kaj lia edzino kapsalutis lin
klini salute la kapon
-
(figure) Deklari publike sian admiron, respekton, intereson, kontentecon pri io.
en via nomo mi esprimas funebran saluton al la ombroj de niaj kamaradoj
per li adiaŭis sian junecon kaj salutis la povon, al kiu de multe da jaroj sopiris malpacience lia animo
originale verkitaj fabeloj en Esperanta literaturo ne tro multas, kaj tial necesas tuj saluti la novan fabelkolekton
depost la tago, en kiu Varsovio salutis la novan jaron, pasis ses semajnoj
la sekretario de la Katolika Konferenco de Hungaraj Episkopoj nomis bedaŭrinda la kortuman decidon, kiun Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj (ILGA) salutis en komuniko
ĉiuj politikaj partioj en Burundo salutis la atingitan paŝon
-
Komenci seancon kun dialoga programo, eventuale sciigante al la komputilo sian nomon kaj eble ankaŭ la pasvorton; ensaluti.
enigon de uzantonomo kaj pasvorto oni kutime nomas «(en)saluti»
ne eblis saluti, verŝajne la pasvorto estas malĝusta
En aliaj lingvoj
- La angla: greet
- La belorusa: вітаць, прывітаць, павітаць
- La ĉeĥa: zdravit
- La franca: saluer
- La germana: grüßen, begrüßen
- La hispana: saludar
- La hungara: köszön, üdvözöl
- La itala: salutare
- La nederlanda: groeten
- La okcitana: saludar
- La pola: witać, pozdrawiać
- La portugala: saudar
- La rusa: приветствовать
- La slovaka: odzdraviť; (od)salutovať, pozdraviť
- La sveda: hälsa (verb)
- La angla: salute
- La belorusa: вітаць
- La ĉeĥa: (po)zdravit
- La franca: saluer
- La germana: begrüßen
- La hispana: saludar
- La hungara: köszönt
- La itala: salutare
- La nederlanda: groeten
- La okcitana: saludar
- La pola: witać, pozdrawiać, salutować
- La rusa: приветствовать
- La angla: login
- La belorusa: уваходзіць (у кампутарную сістэму, сетку)
- La franca: se connecter
- La germana: sich anmelden, sich einloggen
- La hispana: identificarse (poner usuario y contraseña), iniciar sesión
- La hungara: bejelentkezik
- La itala: login
- La nederlanda: inloggen
- La pola: logować się do systemu
- La rusa: войти
- La sveda: logga in