Vorto: salti
-
(netransitiva) Rapide sin levi tutkorpe de tero per puŝo de kruroj kaj refali sur saman lokon aŭ pli malproksimen.
kiu tro rapide saltas, tiu baldaŭ haltas
la montoj saltis kiel ŝafoj, montetoj kiel ŝafidoj
ŝi saltis posten kun teruro
sur la vojo saltadis infanoj
li saltis en la veturilon kaj forveturis
birdoj saltadis de branĉo sur branĉon
salte leviĝi de la kanapo
saltleviĝi
-
(netransitiva) Rapide moviĝi diversflanken.
la ondoj saltis furioze sur la krutaĵon
fajreroj saltas ĉirkaŭen , el sub la hufoj
ŝia mantelo saltadis en la aero kiel granda velo de ŝipo
-
(netransitiva) (figure) Rapide senpere pasi de iu afero al alia tute malproksima kaj diferenca, ne sin okupante pri la interaj aferoj.
estas mirinde, kiajn pensajn saltojn oni povas fari
fari salton en la historio
la evoluo de la arto ofte faras saltojn de unu ekstremo ĝis la alia
flankensalti el la logiko
-
(netransitiva) (figure) Intence preterlasi.
la tedita leganto saltas super la moralpredikantajn paĝojn
-
(netransitiva) (figure) Subite kreski.
la nombro de la kongresanoj saltis dum unu monato de 300 ĝis 800
la gradoj de varmo saltis de 8 ĝis 25
En aliaj lingvoj
- La angla: jump, leap, spring
- La belorusa: скакаць, скокнуць, скочыць, падскочыць
- La ĉeĥa: skočit, skákat
- La franca: bondir, sauter
- La germana: springen
- La hispana: saltar
- La hungara: ugrik
- La itala: saltare, balzare
- La nederlanda: springen
- La rusa: прыгать, прыгнуть, скакать, подскакивать, подскочить
- La slovaka: skočiť, skákať
- La sveda: hoppa