Vorto: salmo

  1. Mara fiŝo kun rozkolora bongusta viando, kiu kontraŭfluen migras en la riverojn por fraji; genro el familio salmedoj (Salmo).

    • estis efektive stranga ideo doni al ni punĉon kaj varman salmon

    • li rakontis pri la salmo, kiu saltas eĉ kontraŭ la falantan akvon

    • en la manĝoĉambro hodiaŭ matene du iaj mallongaj homoj manĝis salmon kaj ankoraŭ multe da alia

    • tre dekoltita vesto, el salmokolora atlaso kaj brodita silko

    • grandaj salmokoloraj rozoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: salmon
    • La belorusa: ласось, сёмга
    • La bulgara: сьомга
    • La ĉeĥa: losos
    • La franca: saumon
    • La germana: Lachs
    • La hispana: salmón
    • La hungara: lazac
    • La indonezia: salmon
    • La itala: salmone
    • La kataluna: salmó
    • La nederlanda: zalm
    • La pola: łosoś szlachetny
    • La portugala: salmão
    • La rusa: благородный лосось (род), лосось (unu el specioj), сёмга (unu el specioj, = лосось)
    • La slovaka: losos