Vorto: salivo
-
Senkolora fluaĵo kiu malsekigas la buŝon, sekreciata de specialaj glandoj, kaj kiu enhavas enzimojn kunefikantajn en digestado.
li furiozis inter iliaj manoj kaj fluigis salivon sur sian barbon
ĉe la sola aŭdado jam kolektiĝas al mi salivo en la buŝo!
Pasteur posedis eksterordinaran kuraĝon, ĉar li konstante riskis sian vivon, kiam li forprenis salivon el la buŝego de rabia hundo por eksperimenta infektado de kunikloj
ne plu necesas la propra salivo, memgluaj la markoj ja estas
En aliaj lingvoj
- La angla: saliva
- La belorusa: сьліна
- La ĉeĥa: slina
- La franca: salive
- La germana: Speichel, Spucke
- La hispana: saliva
- La hungara: nyál
- La itala: saliva
- La nederlanda: speeksel
- La persa: بزاق, آب دهان
- La pola: ślina
- La portugala: saliva
- La rusa: слюна
- La slovaka: slina
- La sveda: saliv