Vorto: salato

  1. Manĝaĵo konsistanta el freŝaj aŭ boligitaj herboj aŭ legomoj spicitaj per salo, vinagro kaj oleo.

  2. Miksita manĝaĵo ĝenerale, konsistanta el diversaj tranĉitaj eroj.

    • fruktosalato

    • haringa salato

    • por hungara viando-salato oni bezonas 300 g da sengrasa bovaĵo, 300 g da salamo, 200 g da cepo, 100 g da verda papriko kaj 1 kuleron da ruĝa pipro

  3. (figure) Senorda konfuza miksaĵo da tre diversaj aĵoj.

    • tiu libro estas vera salato el klarigoj, konsiloj, versoj, ŝercoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: salad
    • La belorusa: салат
    • La bulgara: салата
    • La ĉeĥa: salát, slátanina
    • La franca: salade
    • La germana: Salat
    • La hebrea: סלט
    • La hispana: ensalada
    • La hungara: saláta
    • La itala: insalata
    • La kataluna: amanida, ensalada
    • La kroata: salata
    • La nederlanda: salade, sla, slaatje
    • La pola: sałatka
    • La portugala: salada
    • La rusa: салат
    • La slovaka: miešanina, šalát
    • La itala: miscuglio (fig.), polpettone (fig.), minestrone (fig.)
    • La kataluna: embolic
    • La rusa: мешанина