Vorto: sago
-
Vergeto kun ŝtona aŭ metala pinto, kiun oni pafas per pafarko.
li streĉis la pafarkon, metis sur ĝin sagon, ekcelis kaj pafis al la maljuna bona poeto rekte en la koron
li jam kapablis rajdi ĉevalon kaj depafi sagon sambone kiel multaj maturuloj
-
Sagoforma streko kun triangula ekstremo, simbolo de direkto aŭ de movo.
La vortoj komenciĝas en la ĉeloj markitaj per sago
-
(de arko de cirklo) Plej granda streko orte liganta la arkon al la ŝnuro ĝin substreĉanta; la longo de tia streko.
sago estas segmento de radiuso
la sago de arko detranĉita de centra angulo kun mezuro α estas porporcia al 1-cos(α/2)
En aliaj lingvoj
- La angla: arrow
- La belorusa: страла
- La bulgara: стрела
- La ĉeĥa: šipka, šíp
- La franca: flèche
- La germana: Pfeil
- La hispana: flecha
- La hungara: nyíl
- La itala: freccia
- La kataluna: fletxa, sageta
- La nederlanda: pijl
- La portugala: flecha
- La rusa: стрела
- La slovaka: šíp, šípka
- La sveda: pil
- La bulgara: стрелка
- La hispana: flecha, indicación
- La kataluna: fletxa, indicació
- La angla: sagitta
- La hispana: flecha, sagita
- La hungara: nyíl(ás), szagitta
- La itala: senoverso
- La kataluna: versinus
- La pola: wysokość (odcinka koła), strzałka (odcinka koła)
- La rusa: стрелка, сагитта