Vorto: saĝo
-
Eksterordinara, supera scio kaj inteligento.
la saĝo de Salomono
la saĝo de Dio
ili ektimis la reĝon , ĉar ili vidis, ke en li estas saĝo de Dio
Rimarko: Do, tiusence saĝo estas pli altvalora ol prudento: akiro de saĝeco estas multe pli bona ol oro, kaj akiro de prudento estas preferinda ol arĝento; saĝulo estas fenomeno pli eksterordinara ol prudentulo (prudento estas atributo de burĝo aŭ filistro, saĝo konvenas al filozofo, profeto, dio). Krome, la prudento estas racia, dum saĝo povas esti malprudenta (kiel Diogeno), intuicia kaj superracia; oni povas havi saĝan koron , sed ne «prudentan koron».
-
Prudento.
Dio puni deziras, li la saĝon fortiras
perdi la saĝon
pli da babilemeto ol da saĝo
feliĉa estas la homo, kiu trovis saĝon kaj akiris prudenton
-
Intelekto.
kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas
saĝo abunda, sed ne profunda
la homa saĝo ne povas ĉirkaŭpreni tiujn aferojn
en ĉiu aĝo devas kreski la saĝo
havi genian saĝon
En aliaj lingvoj
- La belorusa: мудрасьць
- La franca: sagesse
- La germana: Weisheit, Klugheit
- La hispana: sabiduría, sensatez, prudencia, juicio
- La hungara: bölcsesség
- La indonezia: [bijaksana] kebijaksanaan
- La itala: saggezza
- La nederlanda: wijsheid
- La pola: mądrość, rozum
- La portugala: sabedoria, sensatez, prudência, juízo
- La rusa: мудрость
- La slovaka: múdrosť
- La belorusa: разважлівасьць, абачлівасьць
- La hungara: ész, értelem
- La rusa: разум
- La belorusa: розум
- La hungara: ész
- La rusa: ум